sâmbătă, 24 septembrie 2016

PERSIDA RUGU în ESPERANTO...


Persida RUGU estas bone konata rumana poetino, kiu aŭtoris multajn poemarojn kaj priliteraturajn eseojn. Ŝi dediĉis multajn poemojn al la memoro de sia amata frato Petre, forpasinta en la jaro 2000. Li estis ĉefa scienca esploristo, mekanika inĝeniero kiu spertiĝis en veldado ĉe la Instituto de Veldado kaj Provado de Materialoj en la urbo Timișoara. Li estis kunordiganta la riparojn de la Ruĝa Ponto en la urbo Arad super la rivero Mureș, kiam, sekve de profesia streso, lia koro subite haltis. Apud tiu ponto, troviĝas nun monumento dediĉita al lia memoro. Petre havis integran karakteron kaj estis amikema, gaja kaj sprita homo, kiu okupiĝis ankaŭ pri aktorado, belartoj, muziko, danco.
Dum sia mallonga vivo, li konstruis ne nur metalajn konkretajn pontojn, sed ankaŭ veldis longdaŭrajn pontojn de vera amikeco inter homoj.
En multaj poemoj de Persida RUGU troveblas kortuŝaj simboloj pri pontoj inter animoj troviĝantaj ambaŭflanke de la vivlimo. Pere de la poezio, la senfina fratina amo de la poetino ŝajnas akiri eĉ pli grandan dimension kaj iĝi senlima amo por la tuta homaro.
Ŝiaj poemoj donas la optimisman senton, ke la lumo de amo estas neestingebla.Mi verkis la muzikon unue por la rumana versio, kunmetante du el la plej kortuŝaj poemoj de Persida RUGU sub la saman titolon kaj elpensante etan refrenon kiel ligilon. Kiam mi esperantigis la tutan kanton, mi decidis neglekti la belegajn rimojn de la originalo, por ne perdi tro multon el la profunda literatura enhavo. Esperanto estas tiom belsona lingvo, ke kelkaj internaj rimoj kaj sonripetoj aperis tute spontane en la tradukaĵo. Mi zorgis kongruigi ekzakte la muzikajn akcentojn kun la naturaj akcentoj de la Esperanta teksto, tial farante etajn ŝanĝojn en mia originala muzika komponaĵo.
Je la fino de tiu ĉi artikolo, vi trovos ligilon al sondosiero kun la rumana versio de la kanto, registrita de la kantistino Ann HOD. Mia voĉo ne taŭgas por kantado, tial mi serĉas esperantistan kantist(in)on, kiu scipovas solfeĝi (kanti laŭ muziknotoj) akompanante sin per ajna instrumento, kaj kiu volontulus kanti tiun kanton por Esperanta RetRadio. Interesiĝontoj bonvolu kontakti min pere de la forumo, por ricevi de mi la melodion en skribita formo (per muziknotoj).


Luiza CAROL





MIA FRATO
(vortoj de Persida RUGU)
(elrumanigis por kantado: Luiza CAROL)




Frato ho frato
frato frato ho mia frat’…

Frato de trans la limo de la tempo
aŭskultu voĉon de vokanta vent’;
enfluas en la koron karaj memoroj
verŝante amaran eĥon sur nin.


Frato de trans la limo de la akvoj
nun paŝoj miaj daŭre serĉas vin.
Vi estas malproksima en ĉieloj, dum mi
ade atendas vin sur cindra pont’.


Frato de trans la limo de la sango,
al vi la pluvo reportas min en sonĝ’.
Silenta luno sur montetoj viŝas
literojn el larmoj de pasinta flam’.


Frato ho frato
frato frato ho mia frat’…


Venu frato kun la akva
dorna krono el malvarm’;
trankviligu ĉi-matene
mian koron via am’.


La iamajn sonĝflugilojn
redonu vi al mia kor’,
ellimiĝon, senlarmiĝon,
pacon donu al l’ anim.


Venu kiel tenera flagro
trans la flamoj de la temp’
al la domo kun oleandro
por ĉesigi ŝtormon en la preĝ’.


Frato ho frato
frato frato ho mia frat’…”







sâmbătă, 17 septembrie 2016